En la pasinta jaro Amri Wandel, profesoro pri astronomio en Universitato de
Jerusalemo, faris Esperant-lingvan prelegserion en kadro de la "Pekina
Esperanta Astronomia Kurso-2012".
En la studio de la Ĉina Radio kaj Televido estis faritaj 12 prelegoj, ilia
daŭro estis sume ĉirkaŭ 40 studhoroj, kaj pri ili estis faritaj filmaj
registraĵoj, kiuj ekde nun estas libere spekteblaj en interreto (post la
komenca 10-sekunda ĉina reklamo).
Tiu videa kurso estas modelo-dona ne nur pro tio, ĉar la interesan
astronomian fakan enhavon povas utiligi studentoj ie ajn en la mondo - sed
ankaŭ pro tio ĉar ĝi montras unu eblan vojon por reala kaj faka aplikado
de Esperanto. Gratulon kaj dankon al la organizantoj pro la realigo, kaj
ankaŭ al Amri Wandel pro la prelegoj!
Espereble ni baldaŭ havos plurajn tiajn kursojn en kadroj ankaŭ de AIS -
aŭ de ISAE...
Urloj (www-adresoj) de ĉiuj 12 partoj de la filmo estas troveblaj en la
priastronomiaj paĝoj de Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb/astronomio/index-astronomio.htm
Szilvási László
L.S. / Ret-Info